Kallimakhos
KOMPARO PRI LA AMO


Vidu, la ĉasisto, dum li pelas tra l' kamparo leporon,
      aŭ avide sekvas spuron de la kapreola pied',
vadas en la neĝ' kaj akvo gaje kurante, sed se oni
      dirus al li: "Jen ĝi, prenu!" — li forturnus sin de la pred'.
Tia estas mia amo, persekutas ĝi la fuĝantan,
      sed facile akireblan ĝuon evitas ĝi sub ted'.